Distrikto Norda Saksio
From Wikipedia, the free encyclopedia
La distrikto Norda Saksio (germane Landkreis Nordsachsen) estas parto de la federacia lando Saksio, en la sudoriento de Germanio. Administra centro estas la urbo Torgau. La distrikto kovras areon de 2 020 km², kaj fine de decembro 2022 ĝi havis 199 824 loĝantojn.
Pliaj informoj blazono, mapo ...
blazono | mapo |
---|---|
Bazaj datumoj | |
Federacia lando: | Saksio |
Administra urbo: | Torgau |
Areo: | 2 020 km² |
Loĝantoj: | 199 824 (fine de 2022) |
Loĝantoj po km²: | 101 |
Aŭtokodoj: | TDO, sed ankaŭ la antaŭaj kodoj DZ, EB, OZ, TG kaj TO |
Komunumoj: | 30 |
Fermi
La administra unuo ekestis la 1-an de aŭgusto 2008 el la antaŭe memstaraj distriktoj Torgau-Oschatz kaj Delitzsch. Ĝis la 1-a de marto 2012 la distrikto apartenis al la administra distriktaro Leipzig - ekde tiu dato en Saksio ne plu ekzistas la antaŭaj tri distriktaroj Chemnitz, Dresden kaj Leipzig.
- Kategorio Distrikto Norda Saksio en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)