Dom-Muzeo de Murillo
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Dom-Muzeo de Murillo (hispane Casa de Murillo), estas muzeo en la Kvartalo Sankta Kruco, Sevilo, Andaluzio, Hispanio.
Rapidaj faktoj Museo Casa de Murillo ...
Dom-Muzeo de Murillo | |||
---|---|---|---|
Museo Casa de Murillo | |||
| |||
historia domo muzeo loĝdomo (1600–1699) ![]() | |||
Lando | Hispanio vd | ||
Situo | Sevilo | ||
Estiĝo | 1972 | ||
Malfermo | 1982 | ||
Koordinatoj | 37° 23′ 9″ N, 5° 59′ 21″ U (mapo)37.38571294-5.989193284 | ||
| |||
Parto de | Seville old town vd | ||
Fermi
En tiu domo loĝis la pentristo Bartolomé Esteban Murillo fine de sia vivo.[1]
Oni ekrestaŭris la domon en 1928.[2] La domo estis akirita en 1972 fare de la Dirección de Bellas Artes (Belarta Servo).[3] Oni investis 15 milionojn de pesetoj en ĝia restaŭrado. Oni aldonis azuleĥojn de 1590 kiuj estis en la Rektorejo de la Universitato de Sevilo. En la interno oni ekspoziciis pentraĵojn el la Muzeo de Belartoj de Sevilo. Oni rekreis la internon per elementoj propraj de tiama domo: dormoĉambro, salono, kuirejo ktp. Ĝi estis inaŭgurita en 1982.[4] La edifico estas duetaĝa kun centra korto kun puto centre.