From Wikipedia, the free encyclopedia
Domenico Zampieri, plej konata kiel Domenichino (Bolonjo, 21-a de oktobro 1581 – Napolo, 15-a de aprilo 1641) estis elstara itala baroka pentristo de la klasikismo romo-bolonja.
Domenichino | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Domenico Zampieri |
Naskiĝo | 21-an de oktobro 1581 en Bolonjo |
Morto | 15-an de aprilo 1641 (59-jaraĝa) en Napolo |
Lingvoj | itala |
Ŝtataneco | Papa Ŝtato |
Okupo | |
Okupo | pentristo arkitekto vidartisto |
Verkoj | Landscape with Hercules and Acheloüs Landscape with Hercules and Cacus Saint John the Evangelist |
Naskiĝinta en Bolonjo, filo de ŝuisto, estis dekomence metilernanto de Denys Calvaert. Tuj li eklaboris en la Accademia degli Incamminati de la fratoj Carracci. Kiam li translokiĝis al Romo en 1601, li iĝis unu el la plej talentaj metilernantoj de la etoso de Annibale Carracci, kaj li laboris kun grandaj samtempuloj kiel Albani kaj Guido Reni, same kiel kun rivaloj kiel Lanfranco. Pro sia malalteco, li ricevis la kromnomon Domenichino («eta Dominiko»).
La murpentraĵo de La damo kaj la unukornulo en la serio de freskoj de Annibale Carracci titolita La amaferoj de la dioj (Palaco Farnesio de Romo) estas atribuita al Domenichino. Ankaŭ en la Palaco Farnesio li pentris tri mitologiajn pejzaĝojn, en la Loggia del Giardino (Galerio de la Ĝardeno). Li multe pentris por preĝejoj; poste li ricevis kelkajn malsukcesojn kaj translokiĝis al Napolo, kie li plulaboris kaj mortis.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.