Domo kun ĥimeroj
From Wikipedia, the free encyclopedia
Domo kun ĥimeroj (ukraine Будинок із химерами) estas brika konstruaĵo en secesia stilo, lokiĝanta en ĉefurbo de Ukrainio, Kievo. La domo ricevis sian nomon danke al statuaj garnaĵoj (situantaj sur la fasado samkiel interne), kies temoj estas tera kaj subtera animalaro, atributoj de ĉasado, fabelaj bestoj.
Domo kun ĥimeroj | |||
---|---|---|---|
Будинок з химерами | |||
domo • arkitektura monumento | |||
Bazaj datoj | |||
Konstrustilo | Secesio vd | ||
Arkitekto | Władysław Horodecki vd | ||
Estiĝo | 1902 | ||
Lando | Ukrainio vd | ||
Situo | Kievo | ||
Adreso | Банкова вулиця, 10 | ||
Situanta sur | Bankova Street | ||
Situo | |||
Geografia situo | 50° 26′ 42″ N, 30° 31′ 43″ O (mapo)50.44530.528611111111 | ||
| |||
La konstruaĵo lokiĝas en la Peĉerskij distrikto sur Bankova strato, 10, kontraŭ la Sekretariato de Prezidento de Ukrainio. La arkitekto Vladislav Gorodeckij konstruis ĝin en la jaroj 1901—1903 kiel enspezan domon kun lokaloj por lia familio. La loko por konstruado estis elektita super krutaĵo en Bankova strato, sur la estinta bordo de drenita Karpa marĉo. La skulptisto Elia Salya faris laŭ propraj skizoj la statuajn garnaĵojn.
La domo estas uzata de la printempo de 2005 kiel rezidejo de Prezidento de Ukrainio laŭ edikto de la registaro. Ĝi prezentas la monumenton de l’arkitekturo № 906.