Dragŝipo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Dragŝipo estas naĝanta maŝino, kvazaŭ ŝipo, kiu havas specifan ekipaĵon por dragi la havenojn, riverfaŭkojn, marajn golfojn aŭ similajn lokojn, kie sedimentiĝas la flosantaj materialoj el la akvo. Tiel ĝi helpas la ŝipeblecon de tiuj lokoj, malebligante la troan akumuliĝon de la sedimentiĝantaj flosmaterialoj. Ĝiaj du ĉeftipoj estas la sitelĉena kaj la suĉa dragŝipo.
- Dragŝipo en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)
- Kategorio Dragŝipo en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)