Maŝino
From Wikipedia, the free encyclopedia
Maŝino estas kompleksa ilo el moveblaj kaj nemoveblaj eroj, kies ĉefa celo estas transformi energion ĉefe cele al intencita ago.
Laŭ Francisko Azorín maŝino estas Aparato por reguligi mekanike fortojn, diverscele.[1] Li indikas etimologion el la greka makĥane (maŝino) kaj de tie la latina machina[2]
Maŝino kapablas funkcii kiel memstara unuo, esence sendepende de la ĉirkaŭaĵo. Ĝiaj unuopaj eroj ne estas celkonvene uzeblaj ekster la tutaĵo de la maŝino. Maŝino estas komplika establaĵo (instalaĵo). Por ĝusta kaj efika laboro havas ĉiu elemento, ĉiu parto, sian difinitan funkcion, taskon. Maŝino estas sistemo de elementoj farantaj devigajn movojn kaj produktantaj utilan laboron aŭ ŝanĝantaj energion (energiformon). Se temas nur pri movo (deviga) sen produktiva laboro, oni parolas pri meĥanismo.
Maŝinoj estas funkciigitaj danke al energio havigita per meĥanikaj, kemiaj, termikaj, aŭ elektraj rimedoj, kaj estas ofte motorenhavaj. Historie, ankaŭ energiilo postulas moveblajn partojn por klasiĝi kiel maŝino. Tamen, la alveno de elektroniko kondukis al disvolvigo de energiiloj sen moveblaj partoj kiuj estas konsiderataj maŝinoj.[3]
Simpla maŝino estas aparato kiu simple transformas la direkton aŭ magnitudon de forto, sed ekzistas granda nombro de pli kompleksaj maŝinoj. Ekzemploj estas vehikloj, elektronikaj sistemoj, molekulaj maŝinoj, komputiloj, televidiloj, kaj radioelsendiloj.