La Nordia militoNordiaj militoj de 1655 ĝis 1661) (pole: Druga Wojna Północna, Dua Nordia Milito) estas nomo uzata por serio de konfliktoj inter Svedio kaj ties kontraŭantoj Pola-Litova Unio (Potopo, 1655–1660), Rusio (1656–1661), Prusio (1657–1660), la Sankta Romia Imperio (1657–60) kaj Danio-Norvegio (1657–1658, 1658–1660) - pri la politika hegemonio en nordorienta Eŭropo, ĉefe en Baltio. La sama milito estas aludita diference en diversaj naciaj lingvoj: ekzemple en Pollando Potopo foje estas nomo por la serio de militoj kontraŭ Svedio, Brandenburgio, Rusio, Transilvanio kaj la Kozakoj. En tiuj konfliktoj Britio estis ĉiam aliancano de Svedio dum la Nederlanda Respubliko ofte partoprenis kontraŭ Svedio. La milito(j) de inter 1655 ĝis 1661 videblas kiel parto de militaro pri la hegemonio en nordorienta Eŭropo de la 16-a ĝis 18-a jarcentoj, kiu estas klasigata per la termino "Nordiaj militoj".

Rapidaj faktoj konflikto, Daŭro: ...
Nordia Milito 1655-1660
Thumb
Fotomontaĵo
konflikto
Daŭro: 1655-1660
Loko:
Rezulto: Traktato de Roskilde (26-a de februaro 1658)
Traktato de Oliva (3-a de majo 1660)
Traktato de Kopenhago (6-a de junio 1660)
Traktato de Kardis (21-a de junio 1661)
Forto
Karolo la 10-a Gustavo de Svedio
Friedrich Wilhelm de Brandenburgio
Johano la 2-a Kazimiro de Pollando-Litovio
Frederiko la 3-a de Danio kaj Norvegio
Rusio
Auŝtrio
vdr
Fermi
Thumb
Reĝo Karolo la 10-a de Svedio

La militoj

  • Potopo, Sveda diluvo - Svedio kontraŭ Pollando
  • Rusisvedia Milito (1656–1658)
  • Danisvedia Milito (1657-1658)
  • Danisvedia Milito (1658-1660)
  • Nederlandsvedia Milito (1658-1660)

Eventoj

  • 1655: Svedio, profitante oportunon oferitan de Rusio pro ties parta invado de la Pola-Litova Unio, invadis la alian duonon kiel klopodo kontroli la transan bordon de la Balta Maro.
  • 1656: Rusio deklaris militon kontraŭ Svedio, Batalo de Varsovio (1656).
  • 1657: La Sankta Romia Imperio kaj Danio-Norvegio deklaris militon kontraŭ Svedio.
  • 1658: La Sankta Romia Imperio ĉesis lukti.
  • 1658: Marŝo tra la Beltoj
  • 1658: Danio subskribis la Traktaton de Roskilde kun Svedio.
  • 1658: Svedio rompis la Traktaton de Roskilde kun Danio, kaj sekve la Nederlandanoj detruis la Svedian floton.
  • 1659: La svedia Atako al Kopenhago estis repuŝita.
  • 1659: Nederlandanoj liberigis la Daniajn Insulojn.
  • 1660: Danio subskribis la Traktaton de Kopenhago kun Svedio.
  • 1660: Pola-Litova Unio subskribis la Traktaton de Oliva kun Svedio.
  • 1660: La Sankta Romia Imperio kaj Norvegio ĉesis lukti.
  • 1661: Rusio subskribis la Traktaton de Kardis kun Svedio.
  • 1674: Svedio invadis kaj okupis Brandenburgion post provoko de Ludoviko la 14-a.
  • 1675: Svedio estis forigita el Brandenburgio post la Batalo de Fehrbellin.
  • 1678: Svedio invadis kaj okupis Duklandon Prusio sed ties armeo estis detruita dum la Granda Sledokampanio.

Pactraktatoj

Vidu ankaŭ

Wikiwand in your browser!

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.

Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.