Transilvanio

regiono en nordokcidenta Rumanio From Wikipedia, the free encyclopedia

Transilvanio
Remove ads

Transilvanio ("lando trans la arbaro") (rumane Transilvania; hungare Erdély; germane Siebenbürgen) estas historia regiono en la okcidenta kaj centra parto de Rumanio precipe en Baseno de Transilvanio.

Thumb
Rapidaj faktoj Regiono, Estas ...
Remove ads

Geografio

La teritorio konata hodiaŭ kiel Transilvanio konsistas el la historia Transilvanio, el partoj de la regionoj Banato (hung. Bánát), Bihor (hung. Bihar), Satu Mare (hung. Szatmár) kaj el Maramureș (hung. Máramaros). Ĝi estas dividita en 16 distriktojn (rumanlingve: județe), kiuj kovras preskaŭ 103.600 km2 en la centra kaj nordokcidenta Rumanio kaj ampleksas pli ol duonon de la landareo de Rumanio. La sudorienta parto de la historia Transilvanio nomiĝas rumane Ţinutul Secuiesc. La 16 distriktoj estas:

En la transilvania altebenaĵo, alta de 300 ĝis 500 metroj, fluas la riveroj Mureş (rivero), Someş, Criş, Olt (rivero), kaj aliaj riverenfluaĵetoj de Danubo.
Cluj-Napoca (318.027) estas la plej granda urbo. Aliaj grandaj urboj estas Timișoara (317.651), Brașov (283.901), Oradea (206.527), Arad (172.824), Sibiu (155.045), Târgu Mureș (149.577), Baia Mare (137.976), Satu Mare (115.630).

Remove ads

Loĝantaro

(historie)

Pliaj informoj Jaro, Entute ...

Pri germanoj vidu artikolon Transilvaniaj saksoj.

Remove ads

Ekonomio

Transilvanio estas plena de mineralaj rimedoj, notinde lignito, fero, plumbo, mangano, oro, kupro, natura gaso, salo, marmoro kaj sulfuro. Estas grandaj industrioj por fero kaj ŝtalo, kemiaĵoj kaj teksaĵoj. Brutbredado, agrikulturo, vino-produktado kaj frukto-kultivado estas gravaj profesioj. Ligno estas alia valora rimedo.

Historio

Thumb
Rapidaj faktoj Origina nomo:, historia regiono • historia lando • suverena ŝtato ...

La germanoj nomas ĝin Siebenbürgen ("sep burgoj"). La hungara nomo estas Erdély ("trans la arbaro"). La disiĝon de Hungario proklamis la landkunveno de Transilvanio en 1566 en la urbo Cluj. Ĝia sendependeco ĉesis tute en 1699, kiam ĝi fariĝis unu el la provincoj de la Habsburga imperio. La reunuiĝo kun Hungario estis proklamita la 30-an de majo 1848 en la landkunveno en Cluj, sed tiu estis nuligita inter 1849 kaj 1867. De tiam fariĝis denove parto de la hungara reĝlando ene de la monarkio Aŭstrio-Hungario ĝis 1919, kiam fariĝis parto de Rumanio. Inter 1940 kaj 1944 Nord-Transilvanio kaj Sikullando denove apartenis al Hungario.

Kronologio historia de Transilvanio inter la jaroj 1000 kaj 1920

Thumb
Historia blazono de Transilvanio (1659)
  • 1661. Plifortiĝas la influo de la turkoj en Transilvanio sekve de starigo de kandidato por reganto fare de la turkoj.
  • 1672. Apafi la 1-a koloniigas armenojn el Moldavio al (Dumbrăveni, Gheorgheni, Gherla).
  • 1681-1693 Apafi la 2-a. Leopoldo la 1-a ne fortigis lian elekton.
  • 1683. La Habsburgoj konkeras la regionojn submetigitajn de la turkoj.
  • 1688. Akceptado de la regado de Leopoldo la 1-a de Transilvanio.
  • 1690. Diploma Leopoldinum certigas la validon de la konstitucio de Transilvanio.
  • 1697. Estiĝo de eklezio grek-katolika.
  • 1699. La paco de Karlowitz, (en la serba lingvo Sremski Karlovci) plifortigas la regadon de la Habsburgoj super Hungario kaj Transilvanio.
  • 1703-1711. Kontraŭhabsburga ribelo de Francisko Rákóczi la 2-a.
  • 1751. La administradon de Transilvanio transprenas la Transilvania Pordega Kancelario funkcianta en Vieno.
  • 1762-1770. Deklarigo de landlimgardaj regionoj en Transilvanio.
  • 1764. Venko de la aŭstraj trupoj super la ribelo de la sikuloj (Siculicidium).
  • 1765. Transilvanio fariĝas grandprinclando.
  • 1767. La reformo unua de Maria Tereza pri la rilatoj bienuloj-servutuloj (urbario].
  • 1784. Rumana kamparanribelo de Horia.
  • 1791. Suplex Libellus Valachorum (Libreto petega de valaĥoj) al imperiestro Leopoldo la 2-a.
  • 1804-1806 La estiĝo de la Aŭstra imperio.
  • 1848-1849. Revolucio en Transilvanio kaj ĝia provizora unuiĝo kun Hungario, ĉesigo de servutuleco.
  • 1867. Transilvanio fariĝas organika parto de Hungario sekve de Aŭstra-hungara interkonsento.
  • 1868. Prononciamentum de la rumana kunveno en Blaj; la hungara leĝo pri naciaj malplimultoj.
  • 1876. La hungara administracia reformo.
  • 1877. Komenco de nacia batalo sekve de la aperigo de ediktoj celintaj la hungariĝon.
  • 1892. Memorandum de rumanoj al la imperiestro.
  • 1914. Komenco de Unua mondmilito. Rumanio restas neŭtrala.
  • 1916. La invado de rumanaj trupoj en Transilvanion.
  • 1918. La disfalo de Aŭstrio-Hungario. Deklaracio de aliĝo de transilvaniaj rumanoj en Alba Iulia pri la unuiĝo kun la Rumana Reĝlando.
  • 1919. La rumanaj trupoj invadas Transilvanion, oni organizas la provizoran administracion. La packontrakto de Entento kun Rumanio, malplimultdefenda traktato.
  • 1920. La pactraktato de Entento kun Hungario, la plena integriĝo de Transilvanio kaj pluraj orienthungariaj komitatoj en la Rumanan Reĝlandon.
Remove ads

Bildaro

Referencoj

Literaturo

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads