![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/b/b4/Hannibal_in_Italy_by_Jacopo_Ripanda_-_Sala_di_Annibale_-_Palazzo_dei_Conservatori_-_Musei_Capitolini_-_Rome_2016_%25282%2529.jpg/640px-Hannibal_in_Italy_by_Jacopo_Ripanda_-_Sala_di_Annibale_-_Palazzo_dei_Conservatori_-_Musei_Capitolini_-_Rome_2016_%25282%2529.jpg&w=640&q=50)
Dua Punika milito
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Dua punika milito (de la latina vorto poeni = punikoj) estas la dua el tri militoj en la regiono de la Mediteranea Maro dum la antikva epoko. En ĉiuj tri militoj temis pri konflikto inter la urboŝtato Kartago en norda Afriko, kiu estis tradicia mararmea kaj komerca potenco kontrolanta la regionon de la okcidenta Mediteranea Maro, kaj la kompare juna Romia Imperio, kiu de la ŝtata ĝermo en la urbo Romo ĵus konkeris la italan duoninsulon kaj nun celis agrese plu ekspansii.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/b/b4/Hannibal_in_Italy_by_Jacopo_Ripanda_-_Sala_di_Annibale_-_Palazzo_dei_Conservatori_-_Musei_Capitolini_-_Rome_2016_%282%29.jpg/640px-Hannibal_in_Italy_by_Jacopo_Ripanda_-_Sala_di_Annibale_-_Palazzo_dei_Conservatori_-_Musei_Capitolini_-_Rome_2016_%282%29.jpg)
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/2/2e/Battles_second_punic_war.png/320px-Battles_second_punic_war.png)
La Dua Punika Milito inter la jaroj 218 kaj 201 antaŭ Kristo konatiĝis aparte pro tio, ke la kartaga armeestro Hanibalo kun sia armeo kun interalie pluraj batalaj afrikaj elefantoj sukcesis trapasi al Alpojn kaj surprize de norde invadi la italan duoninsulon. La batalo de Cannae de la jaro 216 antaŭ Kristo por la romia armeo estis la plej granda malvenko de sia historio.
- Dua Punika milito en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)
- Kategorio Dua Punika milito en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)
![]() |
Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estas ĝermo pri historio. Helpu al Vikipedio plilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton). |