From Wikipedia, the free encyclopedia
Duel in the Sun (Duelo subsuna, kromnomita Lust in the Dust, Volupto polve) estas usona psikologia vakera filmo de 1946 reĝisorita de King Vidor, produktorita kaj verkita de David O. Selznick, kiu rakontas la historion de mestiza (duon-indiana) junulino kiu iras loĝi kun siaj blankaj parencoj, kaj estas enkotigita en antaŭjuĝoj kaj malpermesita amafero. En la filmo produktita per Technicolor stelulas Jennifer Jones, Joseph Cotten, Gregory Peck, Lillian Gish kaj Lionel Barrymore.
Duel in the Sun | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | Duel in the Sun |
Originala lingvo | angla lingvo |
Kina aperdato | 1946, 31 dec. 1946, 11 sep. 1947, 21 nov. 1947, 17 dec. 1947 |
Ĝenro | vakera filmo, filma dramo, filmo bazita de literatura verko |
Kameraado | Lee Garmes, Ray Rennahan, Harold Rosson |
Reĝisoro(j) | King Vidor • Otto Brower • William Dieterle • Sidney Franklin • William Cameron Menzies • David O. Selznick • Josef von Sternberg |
Produktisto(j) | David O. Selznick |
Scenaro | David O. Selznick • Niven Busch • Ben Hecht |
Filmita en | Kalifornio |
Loko de rakonto | Teksaso |
Muziko de | Dimitri Tiomkin |
Rolantoj | Jennifer Jones • Joseph Cotten • Gregory Peck • Lionel Barrymore • Herbert Marshall • Lillian Gish • Walter Huston • Charles Bickford • Harry Carey • Butterfly McQueen • Orson Welles • Joan Tetzel • Tilly Losch • Scott McKay • Otto Kruger • Sidney Blackmer • Charles Dingle • Griff Barnett • Lane Chandler • Robert McKenzie • Dan White • Hank Worden • Victor Kilian |
Produktinta firmao | Vanguard Films |
IMDb | |
La filmo estis filmita en la Regiona Parko Wildwood en Thousand Oaks, Kalifornio.[1][2]
Filmita, la filmo ne estus aprobita de la cenzuro de la Hays Code aŭ de religiaj reviziaj stabanaroj kaj tiel ĝi estis akre eldonita (fortondita). Ĝi estis nomita dekomence "Lust in the Dust" (Volupto polve), kio finfine estoj la nomo de tute alia filmo en 1985. Por ekzemplo la sceno en kiu Pearl (Jennifer Jones) faras seksallogan dancon por Lewton (Gregory Peck) estis fortranĉita el la filmo antaŭ ties elsendado.[3]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.