Holstinio
From Wikipedia, the free encyclopedia
Holstinio (germane Holstein, platgermane: Holsten, dane Holsten, latine Holsatia) estas historia regiono en la nordo de Germanio kaj konsistigas la sudan parton de la nuna federacia lando Ŝlesvig-Holstinio. La nomo devenas de unu el la tri origine tie loĝintaj ĝermanaj triboj el la tribaro saksoj. Tiu tribo havis la nomon Holsaten, kio konsistas el la platgermanaj vortoj Hol (altgermane Holz), "ligno" aŭ ĉi tie "arbaro", kaj Saten, "saksoj" - do la "arbaraj saksoj".
Rapidaj faktoj Regiono, ŝtato de Sankta Romia Imperio [+] ...
Holstinio | |||
---|---|---|---|
Regiono | |||
Flago | Blazono | ||
ŝtato de Sankta Romia Imperio [+] | |||
Lando | Germanio | ||
Ĉefurbo | Glückstadt | ||
Vikimedia Komunejo: Duchy of Holstein [+] | |||
Fermi