Deĵavuo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Deĵavuo (france déjà-vu, deĵavu) aŭ jamsento estas elemento de la psikologia–filozofia koncepto de profesoro Emile Boirac. Déjà vu signifas "jam vidita". Ĝi estas la sento ke tio, kio okazas nun, okazis jam antaŭe, precize same. La scienca nomo de tiu fenomeno estas paramnezio. Se amo estas konforma kun la difino de Platono, nome ke ĝi estas sopiro por la unuigo, patrujo, la dua parto de sia memo, la ama sento estas paramnezio. Paramnezio estas ankaŭ foje konsiderata postsigno de renaskiteco.