kemia kombinaĵo From Wikipedia, the free encyclopedia
Eŭgenolo estas fenilpropeno[1], iu gvajakolo kun radikalo alilo[2]. La eŭgenolo apartenas al la familio de la fenilpropanoidoj[3], iu klaso de kemiaj kombinaĵoj. Ĝi estas oleeca likvaĵo kies koloro varias inter travidebla kaj palflava, ekstraktita el certaj esencoleoj ĉefe de la kariofilo, muskato, bazilio kaj nobla laŭro. Ĝi prezentas koncentriĝon je 80%-90% en la kariofila burĝonoleo kaj 82%-88% en la kariofila folioleo.
Bonvolu ne konfuzi... | |
Ili estas izomeroj sed ili malsimilas en la pozicio de la duobla ligilo, eŭgenolo prezentas la duoblan ligilon en la unua karbonatomo de la alila grupo (-C-C=CH3) dum la izoeŭgenolo prezentas la duoblan ligilon en la dua karbonatomo de la 2-propenila grupo (-C=C-CH3). |
Eŭgenolo | |||
Plata kemia strukturo de la Eŭgenolo | |||
Tridimensia kemia strukturo de la Eŭgenolo | |||
Alternativa(j) Nomo(j) | |||
| |||
Kemia formulo | C10H12O2 | ||
PubChem-kodo | 3314 | ||
ChemSpider kodo | 13876103 | ||
CAS-numero-kodo | |||
Kemiaj proprecoj | |||
Aspekto | klarflava likvaĵo | ||
Medicinaj Proprecoj | antisepsa
| ||
Molmaso | 164.20 g mol−1 | ||
Smiles | Oc1ccc(cc1OC)CC=C | ||
Denseco |
| ||
Refrakta indico | 1,5410 ĝis 1,5439 | ||
Fandopunkto | −7.5 °C (18.5 ℉; 265.6 K) | ||
Bolpunkto | 254 °C (489 ℉; 527 K) | ||
Acideco (pKa) | 10.19 at 25 °C | ||
Ekflama temperaturo | 104 °C (219 ℉; 377 K) | ||
Solvebleco | Akvo:2.463 mg/L Solvebla en:
| ||
Mortiga dozo (LD50) | 1930 µg/g (buŝe, muso) | ||
Sekurecaj Indikoj | |||
Riskoj | R22 R38 R43 | ||
Sekureco | S23 S24/25 S27 S37 | ||
Pridanĝeraj indikoj | |||
Danĝero
| |||
GHS etikedigo de kemiaĵoj | |||
GHS Damaĝo-piktogramo | |||
GHS Signalvorto | Damaĝo | ||
GHS Deklaroj pri damaĝoj | H302, H315, H317, H319, H334, H335, H402 | ||
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj | P261, P280, P305, P311, P338, P342, P351 | ||
(25 °C kaj 100 kPa) |
Eŭgenolo uzatas en parfumfabrikado, gustigiloj, esencoleoj kaj medicino kiel loka antisepsaĵo kaj anestezilo. La eŭgenolo estas miksebla kun Zinka oksido por estigi materialon - konatan kiel zinka oksido eŭgenolo - kiu estas uzata por restaŭrado kaj farado de dentaj protezoj en dentotraktado. Ekzemple: la zinka oksido eŭgenolo uzatas por dentoplenigado post kanaltraktado. Ĝi same uzatas por redukti la ĉeeston de kelkaj bakterioj samkiel "Listeria monocytogenes"[4] kaj "Lactobacillus sakei" en manĝaĵoj[5].
Eŭgenolo ankaŭ uzatas en la manufakturo de stabiligaĵoj kaj antioksidantoj por fabrikado de plastaĵoj kaj kaŭĉukoj. Esploroj estis faritaj por disvolvi eŭgenolajn derivaĵojn por uzo kiel intravejna injektilo, samkiel la "propanidid"[6] kaj "G.29.505"[7]. La lasta produktis neakcepteblaj flankefikoj ĉirkaŭ la injektoloko en multaj pacientoj. La eŭgenolo ankaŭ estas unu el la multaj kombinaĵoj kiuj estas altiraj por viroj el pluraj specioj de "orkidabeloj", kiuj laŭŝajne kolektas la kemiaĵon por sintezi la feromojn.
Ĝi kutime uzatas kiel logaĵo por altiri kaj kolekti ĉi-abelojn por studoj. Ĝi ankaŭ altiras la inajn insektojn de la "kukuma skarabo"[8]. Antaŭnelonge oni malkovris ke la eŭgenolo kaj la izoeŭgenolo, kiuj estas aromataj kombinaĵoj kun volatilaj floresencoj, estas katalizitaj de ununura enzimotipo de la specioj Gymnadenia kaj la geno kodiganta ĉi-enzimon estas la unua geno funkcie karakteriza en ĉi-specio ĝis nun.
Eŭgenolo kutime uzatas en kirurgioj por ekstraktado de la malfrua dento komplikigita de alveola inflamo. Kariofiloleo kreskas en populareco kiel anestezilo por uzo en fiŝakvario samkiel naturaj fixsoj kiam kolektitaj kun esplor- kaj kontrol- celoj. Kie ĝi facile disponeblas, ĝi uzatas kiel humana metodo por mortigado de fiŝoj malsanaj aŭ malbonfartaj aŭ pro senpera superdozo aŭ por dormoinduktado antaŭ ol etanola superdozo. Ĝi ankaŭ uzatas en kelkaj ratokaptiloj kaj mortigas kelkajn homajn celgrupojn de la kojlokancero en vitro kaj en vivo. La eŭgenolo ankaŭ elmontris fortajn terapeŭtikajn pontecialojn kontraŭ malsanojn kies karakterizo estas troo da osteoklasta aktiveco[9].
Eŭgenolo estas hepatotoksa, pro tio ke ĝi kaŭzas damaĝon al la hepato. Trodozo eblas, kaŭzante vastan serion da sangosimptomoj en la urino de la paciento, ĝis konvulsioj, diareoj, naŭzoj, senkonscieco, kapturnoj aŭ rapidaj korbatoj. Laŭ raporto publikigita en 1993, du-jara bubo mortis post ingestado de 5 ĝis 10 ml da eŭgenolo. La eŭgenolo estas submetita al uzolimigoj pri parfumfabrikado pro tio ke kelkaj personoj estas sensivaj al tiu substanco. Tamen, la grado en kiu eŭgenolo povas kaŭzi alergiajn reakciojn en homoj estas disputebla.
La eŭgenolo estas komponanto de la "Perua balzamo", al kiu kelkaj personoj estas alergiaj. Kiam eŭgenolo uzatas en dentopreparaĵoj tiel kiel kirurgiaj pastoj, dentoplombaĵoj, kaj dentocementoj, ĝi povas kaŭzi kontaktan stomatiton kaj alergia lipvundo[10].
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.