From Wikipedia, the free encyclopedia
La Eŭropa Sistemo de Centraj Bankoj konsistas el la Eŭropa Centra Banko (ECB) en Frankfurto ĉe Majno kaj la naciaj centraj bankoj de ĉiuj membroŝtatoj de la Eŭropa Unio. La enkonduko de la Eŭropa Sistemo de Centraj Bankoj decidiĝis kadre de la tria ŝtupo de la Eŭropa Ekonomia kaj Valuta Unio per la traktato de Mastriĥto en 1992: Ĝi realiĝis la 1-an de januaro 1999.
Eŭropa Sistemo de Centraj Bankoj | |||||
---|---|---|---|---|---|
organizaĵo | |||||
Komenco | 1999 vd | ||||
Antaŭe | Centra Banko de Malto • Centra Banko de Luksemburgo • Banko de Finnlando • Nacia Banko de Belgio • Banko de Hispanio • Banko de Italio • Banko de Francio • La Nederlanda Banko vd | ||||
| |||||
Retejo | Oficiala retejo | ||||
La funkcion kaj celaron de la Eŭropa Sistemo de Centraj Bankoj difinas la Traktato pri la Labormanieroj de la Eŭropa Unio, tiel nomata ekde la traktato de Lisbono de 1999 kaj daŭrigo de la Traktato pri la fondo de la Eŭropa Komunumo de 1957, kaj la statuto de la Eŭropa Sistemo de Centraj Bankoj.
La Eŭropa Sistemo de Centraj Bankoj ne miksiĝu kun la Eŭro-sistemo. Dum la Eŭropa Sistemo de Centraj Bankoj ampleksas ĉiujn ŝtatojn de la Eŭropa Unio, la Eŭro-sistemo krom la Eŭropa Centra Banko (ECB) nur ampleksas la centrajn bankojn de tiuj EU-membroŝatoj, kiuj apartenas al la "Eŭrozono" kaj enkondukis la valuton Eŭro kiel nacia valuto.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.