Eŭropa Valutoŝanĝa Mekanismo II
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Eŭropa Valutoŝanĝa Mekanismo II (angle European Exchange Rate Mechanism II respektive ERM II, france Mécanisme de taŭ de change européen II respektive MCE II, germane Europäischer Wechselkursmechanismus II respektive WKM II) estas interkonsento inter la ŝtatoj de la Eŭropa Unio, kiuj estas survoje al apliko de la komuna valuto Eŭro. La interkonsento validis ekde la jaro 1999. Ĝi fiksas la valutoŝanĝan kurzon de la naciaj valutoj de la partoprenantaj landoj al la komuna eŭropa valuto, kaj fiksas la procentaĵon, laŭ kiu rajtas ŝanĝiĝi tiu kurzo.