Eŭrovido-Kantokonkurso 1961
From Wikipedia, the free encyclopedia
La 6-a Eŭrovido-Kantokonkurso okazis la 25-an de februaro 1961 en Cannes (Francio). La dato estis eksterordinara: Antaŭe la konkursoj okazis preskaŭ ĉiam en marto, hodiaŭ nur en majo. Cetere la konkurso de 1961 okazis la unuan fojon sabaton – poste ĉi tio iĝis tradicio.
Rapidaj faktoj eldono de la Eŭrovido-Kantokonkurso, Fino ...
Eŭrovido-Kantokonkurso 1961 | ||
---|---|---|
eldono de la Eŭrovido-Kantokonkurso | ||
Fino | 18-a de marto 1961 vd | |
Geografia situo | 43° 33′ 12″ N, 7° 1′ 20″ O (mapo)43.5533333333337.0222222222222 | |
| ||
Retejo | Oficiala retejo | |
Fermi
Kiel en 1959, Jacqueline Joubert prezentis la konkurson. Venkis Jean-Claude Pascal kun Nous les amoureux – la unua venko por Luksemburgo. La numero de partoprenantaj landoj kreskis al 16.
Kvar landoj kantis pri monatoj aŭ sezonoj : Belgio (septembro), Svedio (aprilo), Norvegio (somero) kaj Francio (printempo).