For faster navigation, this Iframe is preloading the Wikiwand page for Ebeno (matematiko).

Ebeno (matematiko)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Du ebenoj intersekcantaj.
Du ebenoj intersekcantaj.

Ebeno, en matematiko, estas du-dimensia surfaco perfekte plata, kiu povas esti komprenita kiel infinite vasta kaj infinitezime maldika aĵo orientita en ia spaco.

Eŭklida ebeno

Kiel la eŭklida spaco, ebeno estas tia spaco, kiu, estante du malsamaj punktoj, enhavas la unikan rekton, kiu trapasas tiujn punktojn.

Ebeno kiu estas eŭklida spaco estas nomata kiel eŭklida ebeno aŭ ℝ2.

La fundamenta strukturo de tiaj du ebenoj ĉiam estos la sama. En matematiko, tio estas topologia ekvivalento, kio signifas, ke ĉiuj ajn ebenoj ŝajnas egalaj.

En eŭklida ebeno povas esti difinita koordinatosistemo el du koordinatoj, kiu povas difini ĉiun punkton en la ebeno. Karteziaj koordinatoj estas plej kutime uzataj, ili tie havas abscison kaj ordinaton.

Ebenoj lokitaj en ℝ3

Tiu ĉi sekcio speciale traktas ebenojn lokitaj en tridimensia spaco, precipe en 3.

Unu eŭklida ebeno povas esti unike difinita per iu ajn maniero sube:

  • tri nerekte disigitaj punktoj
  • unu rekto kaj unu punkto ekster de la rekto
  • du rektoj kun komuna punkto
  • du paralelaj rektoj

Ecoj

En tridimensia eŭklida spaco oni povas uzi jenajn ecojn de ebeno, kiuj ne ĉiam validas en spacoj kun pli granda dimensieco:

  • Du ebenoj estas aŭ paralelaj, aŭ kruciĝas je rekta linio.
  • Linio aŭ estas paralela al la ebeno, aŭ kruciĝas kun ĝi je unu punkto, aŭ tute apartenas al la ebeno.
  • Du vertikalaj linioj, kiuj estas perpendikularaj al la sama ebeno estas paralelaj unu al la alia.
  • Du ebenoj, perpendikularaj al la sama linio estas paralelaj unu al la alia.

Difino de ebeno pere de punkto kaj normala vektoro

En tridimensia spaco plia grava metodo difini ebenon estas indiki punkton kaj la vektoron, kiu estas perpendikulara al la ebeno.

Estu la punkto, kie ni volas loki nian ebenon, kaj estu nenula normala vektoro al tiu ebeno. La dezirata ebeno estas aro de ĉiuj punktoj tiel, ke validas

Se ni skribas , kaj d estas punkta produto , tiam la ebeno estas difinita per la kondiĉo , kie a, b, c kaj d estas reelaj nombroj kaj a,b kaj c ne estas nulo(j).

Alternative, oni povas parametre priskribi ebenon kiel aron de ĉiuj punktoj de la formo kie s kaj t varias tra ĉiuj reelaj nombroj, kaj , kaj estas donitaj vektoroj, kiuj difinias la ebenon. projekcias de la origino de arbitra punkto sur la ebeno, kaj kaj povas esti videbligitaj kiel komencentaj en kaj indikantaj al diversaj direktoj laŭlonge de la ebeno. kaj povas, sed ne nepre devas esti perpendikularaj.

Difino de ebeno per tri punktoj

  • Ebeno, kiu trairas tra tri punktojn , kaj , povas esti difinita kiel aro de ĉiuj punktoj (x,y,z), kiuj koheras al jena determinanta ekvacio:
  • Por priskribi la ebenon kiel ekvacio en la formo , oni solvu la jenan ekvaci-sistemon:
.

Tiu ĉi sistemo povas esti solvita pere de regulo de Cramer kaj bazaj matricaj operacioj. Estu . Tiam,

.

Tiuj ekvacioj estas parametraj en d. Se oni elektas d egala al ajna nenula nombro kaj anstataŭigas ĝin en tiuj ekvacioj, oni ricevas ununuran solvon.

  • Tiu ebeno povas krome esti priskribita kiel "punkto kaj normala vektoro", same kiel estis indikite pli supre.

Adekvata normala vektoro rezultiĝas de kruca produto kaj kiel la punkto povas esti prenita ajna de la punktoj .

Distanco inter punkto kaj ebeno

Inter la ebeno kaj la punkto , kiu ne nepre kuŝas sur la ebeno, la plej mallonga distanco inter ĝis la ebeno estas

El tiu sekvas, ke kuŝas sur la ebeno tiam kaj nur tiam, se D=0.

Se , kio signifas, ke a, b kaj c estis normigitaj, tiam la ekvacio fariĝas jena

Linio de interkruciĝo de du ebenoj

Oni konsideru la kruciĝantajn ebenojn, priskribitajn kiel kaj , tiam la linio de interkruciĝo estas perpendikulara al ambaŭ kaj kaj do paralela al .

Se ni krome supozos, ke kaj estas ortonormalaj, tiam la plej proksima al la origino punkto sur la linio de interkruciĝo estas .

Dueda angulo

Oni konsideru du kruciĝantajn ebenojn, priskribitajn kiel kaj , la duedra angulo inter ili estas difinita kiel la angulo inter ties normalaj direktoj:

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

{{bottomLinkPreText}} {{bottomLinkText}}
Ebeno (matematiko)
Listen to this article

This browser is not supported by Wikiwand :(
Wikiwand requires a browser with modern capabilities in order to provide you with the best reading experience.
Please download and use one of the following browsers:

This article was just edited, click to reload
This article has been deleted on Wikipedia (Why?)

Back to homepage

Please click Add in the dialog above
Please click Allow in the top-left corner,
then click Install Now in the dialog
Please click Open in the download dialog,
then click Install
Please click the "Downloads" icon in the Safari toolbar, open the first download in the list,
then click Install
{{::$root.activation.text}}

Install Wikiwand

Install on Chrome Install on Firefox
Don't forget to rate us

Tell your friends about Wikiwand!

Gmail Facebook Twitter Link

Enjoying Wikiwand?

Tell your friends and spread the love:
Share on Gmail Share on Facebook Share on Twitter Share on Buffer

Our magic isn't perfect

You can help our automatic cover photo selection by reporting an unsuitable photo.

This photo is visually disturbing This photo is not a good choice

Thank you for helping!


Your input will affect cover photo selection, along with input from other users.