Matematiko

ekzakta logika dedukta scienco pri abstraktaj objektoj kaj strukturoj, kaj la rilatoj inter ili / From Wikipedia, the free encyclopedia

Matematiko (de la greka μαθημα [matema] - scienco, lernado) estas ekzakta logika dedukta scienco, kiu studas aksiomajn abstraktajn strukturojn (laŭ kvanto, formo, aranĝo) uzante logikan formalan lingvon. La specifaj strukturoj de matematiko plejofte originas de natursciencoj, plej multe de fiziko, sed matematikistoj difinas ankaŭ aliajn konceptojn por pure internaj bezonoj de la scienco. Matematiko jam penetris tra la tuta moderna vivo: modeligi precizajn instrumentojn, evoluigi novajn teknologiaĵojn kaj komputilojn, konstrui domojn; eĉ baki kukon bezonas aplikon de nocioj de nombroj, geometrio, mezuro kaj spaco. Matematiko estas iasence la fundamenta scienco.

Jen kelkaj difinaj citaĵoj pri matematiko:

Table info: ...
Citaĵo
 Matematiko estas la alfabeto, per kiu Dio skribis la mondon. 
 Galileo Galilei
Close
Table info: ...
Citaĵo
 Matematikon oni povas difini kiel la sciencon, en kiu oni nek scias pri kio oni parolas, nek ĉu tio, kion oni diras, estas vera. 
 Bertrand Russell
Close

Ekzistas du ĉefaj branĉoj de matematiko: pura kaj aplika. La pura matematiko esploras objektojn nur pro la teoria intereso, dum la aplika matematiko estigas rimedojn kaj teknikojn por solvi specifajn problemojn de sciencoj aŭ por praktike utiligi matematikon, ekz. en inĝenierado kaj ekonomio.