municipo en Portugalio / From Wikipedia, the free encyclopedia
Évora (esperantigite Eboro) estas urbo de Portugalio, tre grava pro grando kaj esti Monda Kulturheredaĵo de UNESKO. Krome ĝi estas ĉefurbo de la distrikto de Évora kaj troviĝas en la suda regiono Alentejo kaj subregiono de Centra Alentejo, kun loĝantaro de ĉirkaŭ 56 000 loĝantoj. Laŭplane la urbo en 2027 estos unu el la du Eŭropaj Kulturaj Ĉefurboj, kune kun Liepāja en Latvio.
Ruinaĵo de romia templo meze de EboroÉvora - Praça do Giraldo
Ĝi situas je 38º34'03"N, 07º54'43"O.
Ĝi estas sidejo de unu el la plej grandaj municipoj de Portugalio, kun 1,308,25km² de areo kaj 56,525 loĝantoj (CENSOS 2001), subdividita en 19 komunumoj. La municipo limas norde kun la municipo de Arraiolos, nordoriente kun Estremoz, oriente kun Redondo, sudoriente kun Reguengos de Monsaraz, sude kun Portel, sudokcidente kun Viana do Alentejo kaj okcidente kun Montemor-o-Novo. Ĝi estas sidejo de antikva episkopejo, kaj estas eklezia metropolejo (Arkiepiskopejo de Évora).