Ekinodermo

From Wikipedia, the free encyclopedia

Ekinodermo
Remove ads

Ekinodermoj (eĥinodermoj, latine Echinodermata) [1] estas filumo de animaloj, en kiun scienculoj enklasigas ekzemple ekinojn, asteriojn kaj marstelon.

Pliaj informoj Kiel legi la taksonomion, Biologia klasado ...
Remove ads

Kelkaj proprecoj

  • kalk-devena skeleto kiu konsistas el multaj "ostikloj" de kalcia karbonato kaj diversaj proteinoj. La ostikloj ne estas solidaj, sed havas mikrostrukturon simila al spongo, nomita "stereomo". Laŭ embriologio, la ekinodermaj ostikloj estas vera endoskeleto, ĉar ili estas produktitaj de la ĉeloj de la mezenkimo, kaj ĝenerale estas kovritaj de epidermo. Tamen, funkcie, la ostikloj havas rolon pli similan al ekzoskeleto.
  • akvo-"vaskula" sistemo gravas por sinmovo, spirado, sinnutro kaj ankaŭ plenumas rolon en sentado/sensado.
  • ŝanĝeblaj kolagenaj histoj, kiuj povas ŝanĝi la konsiston sub influo de la neŭrona superrego (ĝi rigidigas aŭ fleksebligas la skeleton).
  • 5-flanka organizo de la korpo je plenaĝo - ĉiuj plenaĝaj ekinodermoj havas 5-flankan simetrion.
Remove ads

Notoj

Vidu ankaŭ

Aliaj projektoj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads