From Wikipedia, the free encyclopedia
Eksterordinara Ekstermiga Agado (germane Ausserordentliche Befriedungsaktion – AB; mallonge Agado AB) - farita de germanaj okupantoj sur teritorio de Ĝenerala Gubernio en Pollando inter majo kaj julio 1940.
Ĝi estis genocida laŭ sia karaktero kaj sekvis t.n. Intelektul-kampanjon, gvidatan sur okupataj polaj teritorioj de septembro 1939. Kadre de la Agado AB funkciuloj de SS kaj germana polico murdis ne malpli ol 6500 polojn – en tio ĉirkaŭ 3500 reprezentantojn de polaj intelektuloj kune kun politikistoj kaj ĉirkaŭ 3000 krimulojn. La plej konata krimo farita de germanoj kadre de la Eksterordinara Ekstermiga Agado estis amasaj ekzekutoj en Palmiry.
Inter la plej altrangaj respondeculoj pri la krimoj faritaj dum la Agado AB estas ĝenerala guberniestro Hans Frank, SS-Obergruppenführer Friedrich Wilhelm Krüger kaj SS-Brigadeführer Bruno Streckenbach. Inter multaj aliaj militkrimuloj ankaŭ Arthur Seyss-Inquart.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.