Częstochowa

urbo en Pollando From Wikipedia, the free encyclopedia

Częstochowa
Remove ads

Pri tiu ĉi sono Częstochowa [ĉenstoĥova] (esperantigite Ĉenstoĥovo) estas urbo en Silezia provinco en suda Pollando, ĉe rivero Warta. Ĝi apartenas al komunumo Częstochowa, en samnoma distrikto. Laŭ la stato de 2023 en la urbo vivis 204 730 loĝantoj sur areo de 159,72 kvadrataj kilometroj, kio en 2023 rezultigis loĝdenson de 1 282 loĝantoj/km².

Thumb
Rapidaj faktoj eksterdistrikta urbo en Pollando • urbego, Ĝemelurboj ...

La urbo estas loko kie naskiĝis Stanislaw Zygmunt Braun. Ĝi estas ankaŭ la plej grava pilgrimloko de Pollando.

Ĉenstoĥovo estas granda religia centro: arkiepiskopa metropolo, ĝi estas konata en la tuta mondo de la monaĥejo de la paŭlinaj patroj en Jasna Góra, kie troviĝas la mirakla bildo de la Virgulino de Częstochowa, la ikono de la Nigra Madono.

Remove ads

Dua Mondmilito

Kompreneble la historio de la urbo Ĉenstoĥovo ne nur konsistas el la pli ol kvar teroraj jaroj de la nazia invado en Pollando de septembro 1939 ĝis januaro 1945. Ĉar tamen tiuj kvar jaroj lasis apartan traŭmatan impreson, oni al ili dediĉas apartan ĉapitron, simbole per kvar iom hazarde elektitaj eventoj.

  • 4.10.1939: Anoj de la polico Ordnungspolizei de la okupanta Tria Regno mortigis ĉ. 100 personojn hazarde kaptitajn sur la stratoj de la urbo — averaĝe dum la nazia invado en Pollando ĉiutage okazis 15 tiaj ekzekutoj.
  • 2.08.1941: La sekreta policoGestapo translokis al Koncentrejo Ravensbrück 30 virinojn de loka malliberejo.
  • 11.09.1942: Anoj de la polico Ordnungspolizei de la okupanta Tria Regno publike pendumis en la vilaĝo Rudniki, apud Ĉenstoĥovo, 18 polojn kaj 2 ciganojn
  • 26.10.1943: Taĉmento de la okupanta polico pendumis apud Ĉenstoĥovo 10 polojn, venĝe pro pafmortigo de policano.

Dum la tuta Dua Mondmilito, proksimume 45 000 judaj civitanoj, preskaŭ la tuta juda loĝantaro de Ĉenstoĥovo, estis murditaj kaj pli ol 20 urbaj sinagogoj estis detruitaj.

Remove ads

Pilgrimejo

Ĉenstoĥovo estas fama Maria pilgrimado centro precipe en Centra kaj Orienta Eŭropo: longe antaŭ la 20-a jarcento, ĝi allogis amasojn da dekoj aŭ eĉ centojn da miloj da homoj ĉiujare. Tuj post lia aliĝo al la pontifika trono en 1978, la Papo Johano Paŭlo la 2-a, iama ĉefepiskopo de Krakovo, vizitis tien, sed ankaŭ poste plurajn fojojn dum siaj apostolaj vojaĝoj. En 1991 ĝi gastigis junularon en la kadro de la Mondajn Tagojn de Junularo.

Remove ads

Publika transporto

Sur la urba teritorio troviĝas la plej nova tramsistemo en Pollando. En urbo funkcias ankaŭ aŭtobusa transporto.

Internacia kunlaboro

Partneraj urboj

Ĝemelurboj

Personoj ligitaj kun Częstochowa

Honoraj civitanoj

Aliaj

Remove ads

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Bildgalerio

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads