El Grado [elGRAdo] (aragone Lo Grau) estas loĝloko kaj municipo de Hispanio, en la oriento de la komarko Somontano de Barbastro (kies ĉefurbo estas Barbastro) apartenanta al la centro de la Provinco Huesko (regiono Aragono).
El Grado | |||
---|---|---|---|
municipality of Aragon (en) vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 22390 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 391 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 6 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 42° 9′ N, 0° 13′ O (mapo)42.1513888888890.22305555555556 [+] | ||
Alto | 467 m [+] | ||
Areo | 63,773623 km² ( 637 7.3 623 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo El Grado [+] | |||
Geografio
Ĝia municipa teritorio estas en la oriento de la komarko Somontano de Barbastro, en la valo de la rivero Cinca, proksime al la Akvorezervejo de El Grado. La municipa teritorio enhavas ankaŭ la loĝlokojn El Tozal, Artasona, Coscojuela de Fantova kaj Enate.
Ĝi limas kun la municipoj Hoz y Costean okcidente, Estada sude, Olvena, La Puebla de Castro kaj Secastilla oriente, kaj norde kun Naval. Oni parolas variaĵon de la aragona.
La loĝloko El Grado mem (467 msm)[1] estas je 69 km oriente de Huesca, sur deklivo de monteto, sur la dekstra bordo de la rivero Cinca, tre proksime de la Akvobaraĵo de El Grado. Ĝi estas komunikata laŭ la ŝoseo A-138 kun Barbastro sude kaj Aínsa norde pli for.
Historio
Estis loĝado jam en romiaj tempoj. Estis ankaŭ araba loĝado. Constanza de Antillón donis ĝin kiel doton al sia filino Teresa, kiam tiu edziniĝis al la infanto Alfonso, estonta Alfonso la 4-a de Aragono. [2] En 1512 Antonio de Espluga, senjoro de El Grado, vendis ĝin al la urbo Zaragozo. [3] Ĝi apartenis al la episkopeco de Lérida ĝis 1571, kiam ĝi pasis al tiu de Barbastro.
Komence de la 19-a jarcento la tuta komarko estis damaĝita pro la franca invado. Dum la Hispana Enlanda Milito la loĝloko suferis pro operacoj kadre de la atakoj de la respublikanoj klopode al konkero de la provinca ĉefurbo Ŭesko kaj fina kontraŭatako de frankistoj. Aliĝis al la municipo (1845) Artasona kaj Enate. Kaj poste (1970-1980) Coscojuela de Fantova.
Multaj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento pro rura elmigrado, kaj same ĉe El Grado kie oni malaltiĝis el 1 247 loĝantoj en 1920 ĝis nunaj 405 loĝantoj (2022).[4]
Aktualo
La loka ekonomio evoluis el la tradiciaj agrikulturo (ĉefe vinproduktado) kaj brutobredado (ŝafoj, kaj ĉefe bovoj) al natura, sporta, kultura kaj rura turismo ĉefe rilate al la Akvorezervejo de El Grado kaj al la Sanktejo de Torreciudad, en teritorio de Secastilla.
Ĉefaj vidindaĵoj estas la preĝejo, la akvorezervejo kaj naturaj lokoj ĉefe ĉe la rivero kaj la ravinoj kaj rojoj, kiuj ĉirkaŭas la loĝlokon.
Vidu ankaŭ
Referencoj
Bibliografio
Eksteraj ligiloj
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.