From Wikipedia, the free encyclopedia
Elektriono (helene Εὔφημος, latine Electryon) estis en la helena mitologio filo de la heroo Perseo kaj de lia edzino Andromedo kaj estis reĝo en Argolando.
Elektriono | |
---|---|
rolulo de helena mitologio | |
Informoj | |
Sekso | vira |
Patro | Perseo |
Patrino | Andromedo |
Gefratoj | Mestoro • Perso • Alceo • Stenelo • Gorgofono • Erythras |
Edzo/Edzino | Eurydice of Mycenae • Anaxo |
Kunulo | Mideia |
Infanoj | Alkmeno • Archelaus • Cheirimachus • Celaineus • Stratobates • Amphimachus • Licymnius • Gorgophonus • Phylonomus • Lysinomus • Anactor |
Li estis patro de Alkmeno, estonta patrino de la heroo Heraklo, kies patro estis la plej alta dio Zeŭso. Sed Elektriono mem sian propran plezuron el la glorplena nepo ne ĝisatendis.
.
Okazis, ke kuniĝis du grupoj de brutar-ŝtelistoj kaj ŝtelis brutarojn de Elektriono. Ĉe tio eĉ pereis ok liaj filoj. Kiam la reĝo okazigis punan ekspedicion, administris lian landon nevo el Troizeno Amfitriono. La reĝo promesis al li, se estos la ekspedicio sukcesa, li edzinigos la reĝan filinon Alkmenon. Amfitriono intertempe pagis por la ŝtelitaj brutaroj elaĉetmonon kaj kiam la reĝo Elektriono revenis, ili ekkverelis ĉu estis ĝuste pagi por la ŝtelitan brutaron. Amfitriono ekkoleris, ĵetis per klabo kontraŭ unu el la bovinoj. Malfeliĉe la klabo forpuŝiĝis de ĝiaj kornoj kaj mortigis proksime starantan Elektrionon..
Post tiu ĉi malfeliĉa hazardo frato de la mortigita reĝo Steneloso forpelis Amfitrionon el Argolando. Kun li foriris ankaŭ Alkmeno. Ili fuĝis en Tebon, kie la reĝo Kreono purigis Amfitrionon el kulpo pro la mortigo. Pli malfrue Amfitriono fariĝis posteulo sur la reĝa trono en Tírinto.
En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Élektryón en la ĉeĥa Vikipedio.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.