Elizabeta preĝejo (Marburgo)
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Elizabeta preĝejo en Marburgo esti konstruata ekde la 14-a de aŭgusto 1235 ĉe la bazo de la marburga Kastelmonto. La Ordeno de Germanaj Kavaliroj konstruis ĝin je decida subteno deflanke de la landgrafoj de Turingio honore al la Sankta Elizabeto de Hungario. La halopreĝejo estis konstruita sur la tombo de Elizabeto, kio faris la preĝejon grava pilgrimejo de la malfrua mezepoko. La nepo de Sankta Elizabeta, landgrafo Henriko la 1-a, konstruis jam en 1286 laŭ ĝia modelo la preĝejon Liebfrauenkirche Frankenberg.