angla sufrageto, socialisto, esperantisto kaj aktiva SAT-ano From Wikipedia, the free encyclopedia
Elaine LIMOUZIN[1][2], interfamiliane Aunt Nellie (esperante Onklino Nellie), formale (angle) Ellen Kate LIMOUZIN kaj oficiale (france) Hélène Kate LIMOUZIN-ADAM[3][4] (naskiĝis la 27-an de oktobro 1870 en Brita Hindio, mortis la 21-an de junio 1950 en Francio[4]) estis angla sufrageto, socialisto kaj esperantisto, aktiva en la movado de Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT).
Ellen Kate Limouzin | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 27-an de oktobro 1870 |
Morto | 21-an de junio 1950 (79-jaraĝa) |
Lingvoj | Esperanto • angla • franca |
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) |
Familio | |
Patro | Francis Matthew Limouzin (en) |
Patrino | Theresa Catherine Halliley (en) |
Frat(in)oj | Nora Grace Limouzin (en) , Charles William Limouzin (en) , Ida Mabel Limouzin (en) , Alice May Limouzin (en) , Frank Edmond Limouzin (en) , George Alfred Limouzin (en) , Mina Eliza Limouzin (en) kaj Blanche Evelyn Limouzin (en) |
Edz(in)o | Eugène Lanti |
Okupo | |
Okupo | esperantisto sufrageto |
Limouzin naskiĝis en Brita Hindio, en la aristokrateca familio de Frank kaj Theresa Limouzin, kaj poste translokiĝis al Londono. La kontrastoj vidataj en ambaŭ mondopartoj, en la rilatoj inter klasoj, kastoj kaj seksoj, radikaligis ŝin, kaj ŝi fariĝis feminista kaj post la Rusia Revolucio de 1917 ankaŭ komunista.[5]
Aunt Nellie, kiel ŝi ofte estis nomata, estis onklino de la fama verkisto George Orwell, kiu foje gastis ĉe ŝi kaj Lanti dum sia restado en Parizo. Dum tiu tempo, Limouzin kaj Lanti multe politike influis la tiame junan Orwell.[6] Laŭ Bernard Crick, Limouzin estis vivstile intelektulo kaj bohemiano. Familie ŝi estis la plej ŝatata familiano de Orwell.[7]
Fine de 1921 ŝi aliĝis al la ĵus naskita SAT. Ŝi konatiĝis kun Eŭgeno Lanti en 1923 ĉe la 3-a SAT-Kongreso 1923 en Kaselo. Tie ili amikiĝis en kunvenoj de la Komunista Frakcio de SAT, kie Lanti kaj Limouzin estis ambaŭ malpli fidelaj al la moskva tendenco de komunismo ol aliaj kunfrakcianoj.[5]
En 1925 Limouzin proponis al Lanti ekloĝi kune en Parizo kaj tiele historiiĝis. Tamen efektive Lanti ne ofte estis hejme kaj kiam li ja estis tie, tiam li okupate verkis artikolojn kaj leterojn. Lanti subtenis Limouzin nek financie nek emocie, sed kontraŭe ŝi subtenis lin tiamaniere. Cetere ilia geedziĝo estis pluramema. Tamen ili geedziĝis en 1934, tiujare Lanti ankaŭ pasigis feriojn kun sveda amikino. En 1936 Lanti foriris por mondvojaĝo el kiu li ne plu revenos pro nekuracebla malsano. Limouzin reiris al la Unuiĝinta Reĝlando post dek parizaj jaroj. Dum la mondvojaĝo ili ja reciproke korespondis, sed ne ofte.[5]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.