From Wikipedia, the free encyclopedia
Emil Ábrányi [AbrAnji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Ábrányi Emil estis hungara komponisto, dirigento, altlerneja instruisto. Lia nobela antaŭnomo estis lászlófalvi [lAslOfalvi], lia patro estis Emil Ábrányi (pli juna), lia patrino estis Margit Wein, lia avo estis Kornél Ábrányi (komponisto).
Emil Ábrányi | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Ábrányi Emil |
Naskiĝo | la 22-an de septembro 1882 en Budapeŝto (Hungario) |
Morto | la 11-an de februaro 1970 en Budapeŝto |
Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto, 37-2-1-33 |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Muzikakademio Franz Liszt (–1904) |
Memorigilo | |
Familio | |
Patro | Emil Ábrányi |
Patrino | Margit Wein |
Okupo | |
Okupo | dirigento komponisto muzikinstruisto |
Emil Ábrányi naskiĝis la 22-an de septembro 1882 en Budapeŝto, li mortis la 11-an de februaro 1970 en Budapeŝto.
Emil Ábrányi akiris komponistan diplomon en Muzikakademio de Budapeŝto en 1901. Li lernis ankaŭ orgenoludon kaj pianoludon, liaj ĉefaj instruistoj estis János Koessler kaj István Thomán. Post la diplomo li lernis dirigentadon en Lejpcigo de Arthur Nikisch, poste li estis dirigento de Operejo en Kolonjo (1904-1907), poste de Operejo en Hanovro, fine de Reĝa Operejo de Budapeŝto. Post la 1-a mondmilito li estis operejestro unu jaron, poste li dirigentadis en Teatro Városi. Inter 1922–1926 li ankaŭ instruis en la Muzikakademio, poste li estis dirigento de orkestro en Debrecen, ekde 1942 de Nacia Teatro (Szeged).
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.