Filo

From Wikipedia, the free encyclopedia

Remove ads

Filo de iu persono estas vira infano de tiu persono.

Filo estas ankaŭ milono (kontraste al centono) de la kuvajta dinaro.

Tradicie la unue naskitaj filoj havis tutan rajton je la heredaĵo. Nuntempe en aziaj kaj afrikaj landoj kun tradiciaj moroj, la filoj estas pli alte taksitaj ol filinoj. En Ĉinio, kie la registaro instigas (ne monpunas ĝis unu infano) naski nur unu infanon, gepatroj ofte abortigas gravedecon kun filino.

En skandinavaj kaj arabaj kulturoj (vidu araba lingvo) la nocio eĉ penetris la nomojn.

En konfucea filozofio, filpieco (ĉine, xiào) estas virto de respekto fare de filoj al propraj gepatroj, kaj prauloj.

Remove ads

Vidu ankaŭ

Proverbo

Ekzistas pluraj (2, kaj nur 7 pri filino) proverboj pri filo en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[1]:

  • Citaĵo
     Filo konfesis, patro forgesis. 
  • Citaĵo
     Edzigu filon, kiam vi volas, -- edzinigu filinon, kiam vi povas. 

Referencoj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads