From Wikipedia, the free encyclopedia
Emmanuelle SEIGNER (naskiĝis la 22-an de junio 1966) estas franca aktorino, manekeno kaj kantistino, konata kiel edzino de Roman Polański kaj pro la roloj en filmoj The Diving Bell and the Butterfly (2007), kaj Frantic (1988).
Emmanuelle Seigner | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 22-an de junio 1966 (58-jaraĝa) en Parizo |
Lingvoj | franca |
Ŝtataneco | Francio |
Familio | |
Frat(in)oj | Mathilde Seigner kaj Marie-Amélie Seigner (en) |
Edz(in)o | Roman Polański (1989–) |
Infanoj | Morgane Polanski (en) , Elvis Polanski (en) |
Okupo | |
Okupo | aktoro modelo kantisto |
Seigner naskiĝis en Parizo, Francio kiel filino de fotista patro kaj ĵurnalista patrino. Ŝi estas nepino de la respektita aktoro Louis Seigner (1903–1991) kaj fratino de aktorino Mathilde Seigner. Ŝi lernis en katolika lernejo, komencis manekenadon en aĝo de 14. Ŝi atingis per la profesia manekenado internacian sukceson, konatecon.
Ŝi edziniĝis kun la poldevena filma direktoro Roman Polański en 1989. Ili havas du infanojn: filinon Morgane kaj filon Elvis. Li helpis ŝian aktoradon en filmo Frantic (1988) - ludis kun Harrison Ford-, kaj poste en Bitter Moon (1992), The Ninth Gate (1999) - lastan ludis kun Johnny Depp.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.