Enkarniĝo (kristanismo)
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Enkarniĝo, en kristanismo, estas karakterizo de Jesuo Kristo, la dua persono de la kristana Triunuo, dirita ankaŭ Filo de Dio aŭ Verbo aŭ Logos, per kiu Li fariĝis karno kiam estis koncipita en la sino de virino, Virgulino Maria, nomata poste Theotókos, greke Θεοτόκος (greka vorto por diri, kvankam nur honora, Patrino de Dio) aŭ latine Deipara). [1] o Dei genetrix) – laŭliter tiu kiu generas Dion.
La Enkarniĝo estas fundamenta fida instruo de la Kredokonfeso nicea-konstantinopola, bazita sur la Nova Testamento. La Enkarniĝo konfesas ke Jesuo, kiu estas la dua nekreita Hipostaxo, alprenis korpon kaj animon kun tuta homa naturo kaj fariĝis homo restante certe Dio (do, vera Dio kaj vera homo). En la Biblio la aserto pli klara troviĝas en la Evangelio laŭ Johano ĉap. 1, 14: "Kaj la Vorto fariĝis karno kaj loĝis inter ni,"; sed tiu kredero brilas ankaŭ en la aliaj evangelioj, ekzemple en tiu de Marko kies unika celo estas montri ke Jesuo sindeklaris Difilo.[2]Laŭ la adherantoj al la universala Koncilio de Kalcedono la Difilo akiris la homan naturon sen ĝin kunmiksis kun tiu dia, kiuj tial restis distinktaj kvankam unuigitaj.[3]
Opiniojn malsamajn konfesis iam la Ebionitoj kaj gnostikuloj kaj aliaj marĝenaj frakcioj, sed neniu enradikiĝis. Aternativa doktrino konata kiel Unitarismo estis nuntempe adoptita de grupoj kunmatŝantaj inter pentekostalaj protestantoj.