komunumo de Svislando From Wikipedia, the free encyclopedia
Erlinsbach estas komunumo en la distrikto Gösgen en Kantono Soloturno, Svislando. Ĝi havis 3 210 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.
- La mallongigo SO en Erlinsbach SO staras por la svisa Kantono Soloturno. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Erlinsbach.. |
Erlinsbach | |
---|---|
komunumo en Svislando | |
Kantono | Soloturno |
Distrikto | Gösgen |
Geografia situo | CH1903: 642896 / 250836 (mapo)47.4069444444448.0069444444445 |
Nombro de loĝantoj | 3210 |
Areo | 8,90 km² |
Alteco | 423 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 5015 |
Komunumkodo | 2503 |
La komunumo Erlinsbach SO situas en oriento de Kantono Soloturno, ĝi limas en oriento al la komunumo Erlinsbach AG en Kantono Argovio, de kiu ĝi disiĝis okaze de la reformacio. La limon inter la du komunumoj formas la rivereto Erzbach. La komunumo konsistas el la du vilaĝoj Obererlinsbach kaj Niedererlinsbach.
Tra Erlinsbach pasas la kantona vojo n-ro 266 de Araŭo al Olten, de kiu en Erlinsbach SO flankeniras la kantona vojo 536 al Kienberg. Krome flanka vojo kondukas al Stüsslingen. Al la publika transportreto al komunumo estas konektita per buslinioj al Araŭo, Niedergösgen, Stüsslingen kaj Kienberg. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 situas proksimume 6 kilometrojn oriente en Auraŭo (Araŭo-Oriento).
La aktuala komunumo Erlinsbach SO estiĝis per la kuniĝo de la du iamaj komunumoj Niedererlinsbach kaj Obererlinsbach la 1-an de januaro 2006.
La unua dokumenta mencio de Erlinsbach datiĝas el la jaro 1173 kiel Arnlesbah.
En la jaro 1528 la rivereto Erzbach fariĝis la religia limo. Dum la vilaĝo Erlinsbach oriente de la rivereto fariĝis protestanta, Niedererlinsbach kaj Obererlinsbach restis katolikaj. En la kontrakto de Wyningen de 1665 Berno definitive reziginis pri siaj rajtoj pri Obererlinsbach kaj Niedererlinsbach okcidente de Erzbach kaj la du vilaĝoj fariĝis soloturnaj, dum Erlinsbach oriente de la rivereto restis berna kaj fariĝis post la Helveta Revolucio en la jaro 1798 parto de la nova Kantono Argovio. Ek de 2004 inter Erlinsbach SO (ĝis 2006 Obererlinsbach kaj Niedererlinsbach) kaj Erlinsbach AG estiĝis forta kunlaboro, precipe la du komunumoj havas komunan lernejon laŭ argovia jurisdikcio. [1]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.