Esperanta alfabeto
alfabeto de la lingvo Esperanto; konsistas el 22 senĉapelaj literoj kaj la 6 ĉapelitaj literoj ĈĜĤĴŜŬ / From Wikipedia, the free encyclopedia
La 28 literoj de la Esperanta alfabeto estas ĉiuj same memstaraj (en la senco ke ekzemple 'ĉ' ĉiam estas rigardata kiel propra litero kaj ne kiel "varianto de c"), kaj ili sekvas striktan alfabetan ordon. En la Vikipedio (kaj aliloke) kelkaj propraj nomoj estas skribitaj ne nur per la Esperantaj literoj, sed ankaŭ per aliaj latinaj literoj, i.a. x kaj y. Pri laŭalfabetigo de tiaj nomoj, vidu Vikipedio:Laŭalfabetigo.