Etburĝo
socia klaso / From Wikipedia, the free encyclopedia
Eta burĝaro (france Petite bourgeoisie) estas franca koncepto kiu rilatas al socia klaso kiu situis inter burĝoj kaj proletoj kaj kiu konsistas el duonsendependaj kamparanoj kaj malgrandaj komercistoj, kies politika-ekonomia statuso en tempoj de stabileco estas determinita laŭ la alta burĝa klaso.
La koncepto estas politika-ekonomia, kaj rilatas al historia materiismo. Ĝi originas de la subklaso de la meza klaso en la 18-a kaj fruaj 19-a jarcentoj. Meze de la jarcento, la germana ekonomikisto Karl Marx kaj aliaj uzis la esprimon por priskribi la sociekonomikan tavolon en la burĝaro kiu konsistas el malgrandaj butikposedantoj kaj sendependaj metiistoj [1] [2] [3].