![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/d/d1/Tbilisi-2008-08-10.jpg/640px-Tbilisi-2008-08-10.jpg&w=640&q=50)
Etna purigado en Sud-Osetio
From Wikipedia, the free encyclopedia
Etna purigado en Sud-Osetio — estis amasa translokigo de etnaj kartveloj, kiu okazis en Sud-Osetio kaj aliaj teritorioj de Kartvelio, kiuj estis sub rusia okupacio[1][2][3][4][5][6][7]. La purigado okazis dum kaj post la milito inter Rusio kaj Kartvelio. Laŭ la rezulto de etna purigado, pli ol 20 000 de etnaj kartveloj devigis forlasi Sud-Osetion [8].
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/d/d1/Tbilisi-2008-08-10.jpg/640px-Tbilisi-2008-08-10.jpg)
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/8/8a/Tserovani%2C_Georgia_%E2%80%94_one_of_the_settlements_for_Georgian_IDPs_from_the_de_facto_South_Ossetia_%282%29.jpg/640px-Tserovani%2C_Georgia_%E2%80%94_one_of_the_settlements_for_Georgian_IDPs_from_the_de_facto_South_Ossetia_%282%29.jpg)
La internacia homrajta organizaĵo Human Rights Watch faris konkludon, ke «sudosetaj paramilitistaj fortoj provis fari etnan purigadon» en teritorioj, en kiuj loĝis kartveloj[9]. En 2009 jaro Parlamenta Asembleo de la Konsilio de Eŭropo akceptis rezolucion, kiu malaprobis «etnan purigadon kaj aliajn rompojn de homaj rajtoj, kaj ankaŭ la malvolon de Rusio kaj de-faktaj aŭtoritatoj de Sud-Osetio ĉesigi tiun kaj venigi la kulpulojn al justeco».
Laŭ la censo de populacio, organizita de sud-osetia administraĵo, 3 966 kartveloj restis en Sud-Osetio, kiu estis 7 % de la suma loĝantaro de regiono - 53 532 de homoj[10].