Eugen Wüster
aŭstria teknikisto kaj esperantisto / From Wikipedia, the free encyclopedia
Eugen Bernhard Casper WÜSTER ([vister]; naskiĝis la 10-an de oktobro 1898 en Wieselburg, mortis la 29-an de marto 1977 en Vieno) estis aŭstra industriisto, terminologo kaj fondinto de la moderna terminologia fako.
Eugen Wüster | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 10-an de oktobro 1898 (1898-10-10) en Wieselburg |
Morto | 29-an de marto 1977 (1977-03-29) (78-jaraĝa) en Vieno |
Lingvoj | Esperanto • Interlingvao • germana • Okcidentalo |
Ŝtataneco | Aŭstrio |
Okupo | |
Okupo | vortaristo • lingvisto • interlingvisto • esperantisto • esperantologo |
Wüster elpensis la internaciajn principojn de terminologia normigo kaj kontribuis signife al la fundamentoj de la moderna informa socio.
Li stampis la terminojn esperantologio kaj planlingvo[1]. Inter la somero de 1918 kaj 1920 li verkis kiel 20 ĝis 22-jaraĝa studento la kernon de la enciklopedia vortaro Esperanta-germana ("Enciklopedia Vortaro"), kiu ankoraŭ nuntempe ne estas superita rilate al precizeco kaj fidindeco. La sperton kiun li akiris kun ĝi formis la bazon de lia Stuttgarta disertaĵo[2], kiu estas konsiderata kiel la fundamenta verko de la moderna terminologia scienco (2a eldono Bonn 1966).
Post la morto de Wüster, Infoterm transprenis lian heredaĵon, kiu pli poste fariĝis la Arkivo Eugen Wüster de la Universitato de Vieno. La Arkivoj de Eugen-Wüster ĉe la Universitato de Vieno same kiel ĉe la Esperantomuzeo kaj Kolekto por Planlingvoj de la Aŭstria Nacia Biblioteko baziĝas sur materialo kiun ili heredis.