From Wikipedia, the free encyclopedia
Eureka Ribelo aŭ Eŭreka Ribelo en 1854 estis ribelo de or-ministoj de Ballarat, Viktorio, Aŭstralio, kiuj ribelis kontraŭ la kolonia aŭtoritato de Unuiĝinta Reĝlando. La Batalo de Eureka Stockade, laŭ kies nomo la ribelo estas populare konata, estis luktata inter ministoj kaj la koloniaj fortoj de Aŭstralio la 3an de Decembro 1854 ĉe Eureka Lead kaj nomita tiele pro la strukturo stockade (palisaro) starigita de ministoj dum la konflikto.[1] Tiu ribelo daŭris dum malpli ol duono da horo kaj rezultis en mortoj de almenaŭ 27 personoj, el kiuj majoritato estis ribeluloj.
Tiu evento estis la fina rezulto de periodo de civila malobeo en la regiono de Ballarat dum la Viktoria Orimpetego kiam la ministoj kontraŭis la pagon de minista permesilo, kaj la agadon tiurilate de la registaro, de la polico kaj la militistaro.[2][3] La loka ribelo kreskiĝis el la movado Ballarat Reform League kaj rezultis en la starigo fare de ribeluloj de forta batalo kaj rapida kaj mortiga sieĝo fare de koloniaj fortoj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.