Eŭropanto
From Wikipedia, the free encyclopedia
Eŭropanto (Europanto) estas "internacia planlingvo" proponita en 1996 fare de Diego Marani. Ĝi estas kompromisplanlingvo aŭ pli bone hibrida eŭropa lingvo bazita sur la franca lingvo kun elementoj de la angla, germana, itala kaj hispana por aspektigi ĝin fleksebla inkludema lingvo[1].
La nomo de la lingvo venas el Europa (Eŭro-) kaj la greka πάντ- ('pant' = tuta), la vorto ankaŭ estas kreita por simili al Esperanto. Gramatike, la lingvo estas kvazaŭ piĝino. Ne ekzistas fiksitaj reguloj, nur ĝeneralaj proponoj. Kvankam li ne volis esti planlingvisto kiu 'kreas artefaritan lingvon kiun ni ne bezonas'[2] ne malhelpas esti laŭokaza kreanto de vorto kiel en la kazo de ekzemple la vorto "unhabitual" kie li uzas la anglan prefikson "un" por krei vorton kiu ne estas angla, sed pure Europanto.
Legante la hejmpaĝon de Eŭropanto, oni ne scias jun certeco ĉu la propono estas serioza, ĉu estas nur parodio. La longaj ekzemploj de la lingvo preskaŭ estas ironiaj komentoj pri politiko de Eŭropa Unio.
Marani uzis sian influon por publikigi pri kaj en Eŭropanto en multaj gazetoj de Eŭropo, kaj eĉ publikigis libron en Europanto : Las adventures des inspector Cabillot (éditions Mazarine, Fayard 1999).