rusia entreprenisto, estro de la Grupo Wagner (1961–2023) From Wikipedia, the free encyclopedia
Evgenij Viktoroviĉ Prigoĵin (ruse Евгений Викторович Пригожин, scienca transliterumo Evgenij Viktorovič Prigožin, prononco [Jevgenij Viktoroviĉ Prigoĵin]; naskiĝis la 1-an de junio 1961 en Sankt-Peterburgo, Rusa SFSR, Sovetunio — mortis la 23-a de aŭgusto 2023 en Bologoje distrikto, Tverja provinco, Rusio) estis rusia entreprenisto kaj privatmilitisto, estro de la Grupo Wagner.[1] Krom sia manĝoservo Konkord, li administris la solan privatan restoracion en la konstruaĵo de la Rusia Parlamento; ĝia ekonomia sukceso estis rilata al patroneco fare de la prezidanto Vladimir Putin. Li estis akuzita je implikiĝo en sekretaj propagandaj agadoj de la rusa registaro; li ankaŭ estis la estro de la grupo Wagner, paramilitista (aŭ kvazaŭarmea) rusia organizaĵo fondita en 2014 de Dmitrij Utkin, do konsideriĝas gvida soldulo aŭ dungosoldato.
Evgenij Prigoĵin | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de junio 1961 en Sankt-Peterburgo |
Morto | 23-an de aŭgusto 2023 (62-jaraĝa) en Kuzhenkino |
Mortokialo | Aviadila akcidento |
Tombo | Porokhovskoye Cemetery (en) |
Lingvoj | rusa |
Ŝtataneco | Rusio (1991–2023) Sovetunio (1961–1991) |
Alma mater | Sankt-Peterburga Ŝtata Kemia-Farmamacia Akademio Sankt-Peterburga kolegio de la Olimpika rezervo N. 1 |
Familio | |
Patrino | Violetta Prigozhina (en) |
Edz(in)o | Ljubov Valentinova Prigoĵina (–2023) |
Infanoj | Polina Prigoĵina, Pavel Prigoĵin, Veronika Prigoĵina |
Parencoj | Efim Iliĉ Prigoĵin (praonklo) |
Okupo | |
Okupo | restoraciestro militestro gastejestro soldulo provizanto de restoraciaj manĝaĵoj entreprenisto ilustristo |
En la invado de Rusio en Ukrainion dum 2022-2023, en kiu Prigoĵin estis implikita kun siaj Wagner-trupoj, li venis en konflikton kun la ministerio pri Defendo de la Rusia Federacio. La 23-an de junio 2023 li alvokis al ribelo kontraŭ la armea gvidado kaj baldaŭ post noktomezo marŝis kun la Wagner-trupoj en la urbojn Rostovo ĉe Dono kaj Voroneĵ; vespere de la 24-a de junio li interrompis la ribelon de la Wagner-grupo supoze post la mediacio de la belorusa prezidento Aleksandro Lukaŝenko.
Laŭ informoj de TASS, Prigoĵin pereis dum aviadila akcidento la 23-an de aŭgusto 2023 en la Tvera provinco de Rusio.[2]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.