Grupo Wagner

rusia privata militkompanio From Wikipedia, the free encyclopedia

Grupo Wagner
Remove ads

Grupo Wagner (ruse Группа Вагнера, Gruppa Vagnera[1]) estis rusia kvazaŭarmea unuo de solduloj.

Rapidaj faktoj Lando, Tipo ...
Rapidaj faktoj Russian irregular forces during the Russian invasion of Ukraine, Komenco ...

La grupo estis origine uzita por hibrida militado kaj sekretaj operacoj kaj estis prezentita kiel privata armea firmao por kaŝe reprezenti rusiajn interesojn armee en ĝiaj operacoj en la Proksima Oriento kaj Afriko kaj por povi nei ke la rusia ŝtato havus ian kontrolon aŭ rilatojn pri la internaciaj pseŭdoarmeaj kampanjoj. Krom en Sirio, la grupo dum la 2010-aj jaroj ankaŭ forte batalis en la Dua Libia Enlanda Milito inter 2014 kaj 2020. Ĝi ankaŭ partoprenis en la invadon de Rusio en Ukrainion, kie ĝi malkaŝe batalas kune kun regulaj rusiaj trupoj. La grupo Wagner estis ekipita per rusia armea ekipaĵo kaj havas siajn proprajn aerajn armilojn. Ekipaĵo kaj batalpotenco estis komparebla al regulaj armetrupoj. Membroj de la organizo estis plejparte iamaj soldatoj de la rusia militistaro. Ekde almenaŭ junio 2022, la grupo ankaŭ rekrutis rusiajn kondamnitojn kaj eksterlandajn soldulojn. Samtempe, la grupo aktive partoprenis en la enlanda milito de Centr-Afrika Respubliko, subtenante la registaron en ĝia lukto kontraŭ islamistoj.

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Grupo Wagner-agadoj en Afriko.

Laŭ videoregistraĵoj el Sirio kaj armeaj sonmesaĝoj en Ukrainio kaptitaj de okcidentaj spionservoj, la Wagner-grupo faris militkrimojn en formo de torturo kaj ekzekutoj dum siaj operacoj.

Remove ads

Referencoj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads