Eŭropa Konsilio
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Eŭropa Konsilio estas institucio, kiu kunigas la ŝtatestrojn aŭ registarestrojn de la dudek sep membroŝtatoj de la Eŭropa Unio, sub la superrigardo de prezidanto respondeca por faciligi la aperon de kompromiso. Almenaŭ kvar Eŭropaj Konsilioj (pintkunvenoj, aŭ eŭropaj pintkunvenoj) okazas ĉiujare, inkluzive du en julio kaj decembro, ĉe la fino de ĉiu rotacia prezidanteco de la Konsilio de la Eŭropa Unio (ĝi estas do alia afero ol la Konsilio de la Eŭropa Unio kaj la Konsilio de Eŭropo).
Eŭropa Konsilio | |||||
---|---|---|---|---|---|
institucio de Eŭropa Unio | |||||
Komenco | 9-a de decembro 1974 vd | ||||
Lando(j) | Eŭropa Unio vd | ||||
Sidejo | Rezideja Palaco | ||||
Tipo | Institucio de Eŭropa Unio | ||||
Ĉefestro(j) | Charles Michel vd | ||||
Prezidanto | Charles Michel | ||||
Lingvoj | |||||
| |||||
Retejo | Oficiala retejo | ||||
Tiuj ĉi pintkunvenoj inter la ekzekutivoj de la Membro-Ŝtatoj celas difini la ĉefajn liniojn de la politiko de Eŭropa Unio, ĉefe laŭ la ekstera politiko. Ili estas uzataj ankaŭ ĉiujn kvin jarojn por la nomumo, per kvalifikita plimulto, de la Prezidanto de la Eŭropa Komisiono, decido poste validigita per voĉdonado de la Eŭropa Parlamento.
Ĝi ne konfuzendas kun la Konsilio de la Eŭropa Unio, alia rilata EU-institucio, aŭ kun la Konsilio de Eŭropo, tute aparta internacia organizaĵo.