Eŭropa ŝoseo 45
internacia ŝoseo en Eŭropo / From Wikipedia, the free encyclopedia
La eŭropa ŝoseo 45 (mallongigo E 45) estas eŭropa ŝoseo, kiu kondukiĝas inter nordo kaj sudo tra norda, meza kaj suda Eŭropo. Ĝi komenciĝas en Alta en norda Norvegio, kaj finiĝas en Gela ĉe la suda marbordo de la insulo Sicilio en Italio. La ŝoseo havas suman longon de 5.190 kilometroj.