Eŭrovido-Kantokonkurso 1963
From Wikipedia, the free encyclopedia
La 8-a Eŭrovido-Kantokonkurso okazis la 23-an de marto 1963 en Londono (Britio). Denove antaŭe venkinta lando (ĉi tian fojon Francio) ne volis aranĝi la konkurson, denove la BBC sin deklaris preta pri la aranĝo en Britio.
Eŭrovido-Kantokonkurso 1963 | ||
---|---|---|
eldono de la Eŭrovido-Kantokonkurso | ||
Fino | 23-a de marto 1963 vd | |
Retejo | Oficiala retejo | |
La konkurso, prezentita de Stuart Hood kaj Katie Boyle, estis eble la plej kritikita en la historio de Eŭrovido. Por ke la spektantoj ne rimarku, ke la artistoj ne kantis direkte, artistoj kaj spektantoj troviĝis en malsamaj studioj de la BBC. Laŭ la germana televido NDR, la BBC deziris al la spektantoj "aplaŭdi tiel malmole ke ĝi sonas preskaŭ histerie."
Denove la sistemo de juĝADO estis ŝanĝata: Ĉiu lando devis atribui 5, 4, 3, 2 kaj 1 poentojn. La atribuaĵo de poentoj de la norvegia juĝistaro kaŭzis skandalon: Norvegio prezentis la rezultojn en la falsa serio. Tiam informita, ĝi prezentis (post kelkaj minutoj) la atribuaĵon en la bona serio – sed kun diferencaj rezultoj.
Venkis la dana paro Grethe & Jørgen Ingmann kun Dansevise – unua venko por Danio.