Eŭrovido-Kantokonkurso 1970
From Wikipedia, the free encyclopedia
La 15-a Eŭrovido-Kantokonkurso okazis la 21-an de marto 1970 en Amsterdamo (Nederlando). Ĝi estis prezentata de Willy Dobbe.
Rapidaj faktoj eldono de la Eŭrovido-Kantokonkurso, Fino ...
Eŭrovido-Kantokonkurso 1970 | ||
---|---|---|
eldono de la Eŭrovido-Kantokonkurso | ||
Fino | 21-a de marto 1970 vd | |
Geografia situo | 52° 20′ 29″ N, 4° 53′ 18″ O (mapo)52.3413888888894.8883333333333 | |
| ||
Retejo | Oficiala retejo | |
Fermi
Post la embrasa rezulto de la antaŭa jaro (kvar venkintoj) oni demandis sekvaĵojn. Nederlando, unu el la kvar venkintoj, sin deklaris preta aranĝi la konkurson. Malgraŭ la demandoj de multaj landoj la sistemo de juĝado ne estis ŝanĝata sufiĉe kaj, kvazaŭ manifestacio, kelkaj landoj ne partoprenis: Norvegio, Svedio, Finnlando, Portugalio kaj Aŭstrio. La cifero de partoprenantaj landoj malkreskis al 12.
Kiel ofte, Britio povis nur atingi la 2-an lokon, venkis la irlanda kantistino Dana kun All kinds of everything – estis la unua venko por Irlando.