Eŭrovido-Kantokonkurso 1977
From Wikipedia, the free encyclopedia
La 22-a Eŭrovido-Kantokonkurso okazis la 7-an de majo 1977 en Londono (Britio). Origine, oni volis aranĝi ĝin en aprilo sed la filmistoj de la BBC strikis. Angela Rippon prezentis la konkurson.
Rapidaj faktoj eldono de la Eŭrovido-Kantokonkurso, Fino ...
Eŭrovido-Kantokonkurso 1977 | ||
---|---|---|
eldono de la Eŭrovido-Kantokonkurso | ||
Fino | 7-a de majo 1977 vd | |
Retejo | Oficiala retejo | |
Fermi
La regulo ke oni devis kanti en sia lingvo estis rekondukita post kvar jaroj de suspendo ĉar la EBU ne estis kontenta de la kreskinta numero de anglaj kantoj en la konkurso. La venkantino venis el Francio: Marie Myriam kun L’oiseau et l’enfant.