Eŭrovido-Kantokonkurso 1978
From Wikipedia, the free encyclopedia
La 23-a Eŭrovido-Kantokonkurso, okazis la 22-an de aprilo 1978 en Parizo (Francio). Unuan fojon la konkurso estis prezentata de paro: Léon Zitrone kaj Denise Fabré komencis unu el la grandaj tradicioj de la konkurso.
Rapidaj faktoj eldono de la Eŭrovido-Kantokonkurso, Fino ...
Eŭrovido-Kantokonkurso 1978 | ||
---|---|---|
eldono de la Eŭrovido-Kantokonkurso | ||
Fino | 22-a de aprilo 1978 vd | |
Retejo | Oficiala retejo | |
Fermi
La revenado de Turkio kaj Danio (post 12 jaroj) kreskigis la nombron de partoprenantoj al 20. La plej konataj artistoj de la konkurso kantis por Luksemburgo: Baccara ("Yes Sir, I can boogie") povis atingi nur la 7-an vicon. La venkantoj venis el Israelo: Izhar Cohen kaj la grupo Alpha Beta prezentis A-Ba-Ni-Bi, kanto en fikcia artefrarita lingvo bazita sur la hebrea.