Eŭrovido-Kantokonkurso 1990
From Wikipedia, the free encyclopedia
La 35-a Eŭrovido-Kantokonkurso okazis la 5-an de majo 1990 en Zagrebo (Jugoslavio, hodiaŭ la ĉefurbo de Kroatio). Helga Vlahovic kaj Olivar Mlakar prezentis la konkurson.
Rapidaj faktoj eldono de la Eŭrovido-Kantokonkurso, Fino ...
Eŭrovido-Kantokonkurso 1990 | ||
---|---|---|
eldono de la Eŭrovido-Kantokonkurso | ||
Fino | 5-a de majo 1990 vd | |
Retejo | Oficiala retejo | |
Fermi
1990 estis jaro de ŝanĝoj en Eŭropo kun la tombo de la Fera Kurteno, la reuniĝo de Germanio, multaj landoj de centra Eŭropo estis diserigitaj, ankaŭ la ŝtato Jugoslavio havis jam problemojn. La novaj situacioj en Eŭropo kaj la libereco estis temoj en kelkaj kantoj de la konkurso :
- "Somewhere in Europe" ("Ie en Eŭropo", Irlando);
- "Keine Mauern mehr" ("Ne plu muroj", Aŭstrio);
- "Frei zu leben" ("Vivi libere", Germanio);
- "Brandenburger Tor" ("Brandenburga pordego", Norvegio);
- "Fri?" ("Libera?", Finnlando).
Ankaŭ la venkinta kanto havis la temo Eŭropo: Insieme 1992 de Toto Cutugno (Italio) parolis de la reuniĝo de Eŭropo kaj gajnis.