Eŭrovido-Kantokonkurso 1991
From Wikipedia, the free encyclopedia
La 36-a Eŭrovido-Kantokonkurso okazis la 4-an de majo 1991 en Romo (Italio). Ĝin prezentis la du personoj, kiuj gajnis por Italio en la konkurso: Gigliola Cinquetti (1964) kaj Toto Cutugno (1990).
Eŭrovido-Kantokonkurso 1991 | ||
---|---|---|
eldono de la Eŭrovido-Kantokonkurso | ||
Fino | 4-a de majo 1991 vd | |
Antaŭe | Eŭrovido-Kantokonkurso 1990 vd | |
Poste | Eŭrovido-Kantokonkurso 1992 vd | |
Retejo | Oficiala retejo | |
Post la atribuaĵo de poentoj du landoj havas la saman numeron de poentoj: Francio kaj Svedio kun 146 poentoj estis sur la 1-a vico. Feliĉe oni lernis de la kazo de 1969 kaj ekde 1989 ekzistis nova regulo de la EBU: Gajnus la lando kiu ricevis pli da 12-poentoj-atribuoj. Francio ricevis 12 poentojn el Italio, Aŭstrio, Israelo kaj Norvegio (4 landoj). Svedio ricevis 12 poentojn el Islando, Britio, Danio kaj Germanio – ankaŭ 4 landoj !
Oni decidis ke la numero de 10 poentoj devas decidi. Svedio ricevis 10 poentojn el Aŭstrio, Svislando, Belgio, Israelo kaj Portugalio (5 landoj). Francio ricevis 10 poentojn el Jugoslavio kaj Finnlando, nur 2 landoj. Do Svedio estis proklamata venkinto kaj Carola Häggkvist prezentis denove sian kanton Fångad av en stormvind.