Eŭrovido-Kantokonkurso 1997
From Wikipedia, the free encyclopedia
La 42-a Eŭrovido-Kantokonkurso okazis la 3-an de majo 1997 en Dublino (Irlando). Ĝin prezentis Carrie Crowley kaj Ronan Keating.
Eŭrovido-Kantokonkurso 1997 | ||
---|---|---|
eldono de la Eŭrovido-Kantokonkurso | ||
Fino | 3-a de majo 1997 vd | |
Lando(j) | Irlando vd | |
Retejo | Oficiala retejo | |
Kaŭze de la malkontenteco de multaj landoj la sistemo de rotacio estis ŝanĝata denove. Nun oni kalkulis la poentojn kiujn la landoj atingis en la antaŭaj kvin jaroj por fiksi la partoprenuloj. Ankaŭ nova ŝanĝo venis el kvin landoj: Germanio, Svislando, Britio, Svedio kaj Aŭstrio atribuis siajn poentojn ne per juĝistaro sed per telefona balotado. En la sekvantaj jaroj la telefona balotado atingis ĉiujn landojn de la konkurso kaj iĝis la sola ebleco pri la atribuaĵo.
La venkantoj Katrina & The Waves el Britio kreis novajn rekordojn: 10 landoj atribuis 12 poentojn al Love shine a light kaj la kanto havis 70 poentojn pli ol la dua vico.