Eŭrovido-Kantokonkurso 2010
55-a eldono de eŭropa kantokonkurso / From Wikipedia, the free encyclopedia
La 55-a Festivalo de Eurovido-Kantokonkurso okazis inter la 25-a kaj la 29-a de majo, en Oslo (ĉefurbo de Norvegio), post kiam Alexander Rybak gajnis la eldonon de 2009 per la kanto Fairytale, markante rekordon kun entute 387 poentoj.
Eŭrovido-Kantokonkurso 2010 | ||
---|---|---|
eldono de la Eŭrovido-Kantokonkurso | ||
Geografia situo | 59° 56′ 0″ N, 10° 45′ 23″ O (mapo)59.93333310.756389 | |
Lando(j) | Norvegio vd | |
Situo | Fornebu | |
| ||
Moto | Share the Moment | |
Retejo | Oficiala retejo | |
Kvankam en la komenco oni esploris okazigi ĝin en la semajno de la 22-a de majo, la dato estis ŝanĝata al la sekva semajno por eviti la koincidon kun la finalo de la UEFA Champions League, kiu okazis en tiu semajno. La norvega ĉefurbo prenis por si la rajton okazigi la konkurson, venkante aliajn kantidatajn urbojn kiel Bergen (sidejo de la Eŭrovido-Kantokonkurso 1986), Lillehammer (sidejo de la Junulara Eŭrovido-Kantokonkurso 2004), Hamar, Trondheim, Stavanger kaj Tromsø. La festivalejo estis en Fornebu Arena je 15 minutoj de Oslo, en la suburbo Bærum.
En la kunveno de la grupo de la Eŭropa Radio kaj Televido Unio okazinta la 11-an kaj 12-an de septembro 2009, oni interkonsentis enkonduki novan balotsistemon en la duonfinaloj, konsistante el la elektado de la 10 kantoj kiuj konkursos en la finalo laŭ miksta balotado inter komitato kaj la voĉdono de la publiko same kiel en la eldono de la Eŭrovido-Kantokonkurso 2009. Krome, estis enkondukita grava ŝanĝo pri la balotado, ĉar la kantoj estos voĉdoneblaj en la momento de ĝia interpretado kaj eĉ 15 minutojn post la aŭskultado de ĉiuj kantoj, same kiel ekde 2008 en la Junulara Eŭrovido-Kantokonkurso.
39 partoprenontoj reprezentis la naciajn televidkanalojn kiuj estas membroj de la Eŭropa Radio kaj Televido Unio. Andoro, Hungario, Montenegro kaj Ĉeĥio anoncis ilian forlason sed Kartvelio revenis post ĝia forlaso en 2009. Tiel kiel en pasintaj eldonoj, estis realigataj du duonfinaloj kun 17 partoprenantoj po duonfinalo. Ĉiu lando rajtis liveri de 1 al 8, 10 kaj 12 poentoj al la 10 plej ŝatataj kantoj escepte de si mem.
Danke al interreto, la kantokonkurso spekteblis tra la tuta mondo. Krome, pluraj televidkanaloj, kaj de eŭropaj landoj kiuj ne partoprenas aŭ ne apartenas al la asocio (kiel Kosovo aŭ San-Marino), aŭ tiuj kiuj ne havas rilatojn kun Eŭropo (kiel la SBS de Aŭstralio aŭ Ĥabaro de Kazaĥio) elsendis la festivalon.