FC Augsburg
From Wikipedia, the free encyclopedia
La FC Augsburg estas futbalklubo en la germania urbo Aŭgsburgo. Ĝi havas pli ol 10 000 membrojn kaj estas la plej granda futbalklubo de la bavaria distriktaro Ŝvabio. La nuna klubo en 1969 rezultis el fuzio de la kluboj Alemania Augsburg respektive BC Augsburg de 1907 kaj TSV Schwaben Augsburg de 1847.
Rapidaj faktoj futbala klubo ...
FC Augsburg | |||
---|---|---|---|
futbala klubo | |||
Kluba nomo | Fußball-Club Augsburg 1907 e-a de V. | ||
Fondita | 1847 / 1907 | ||
Stadiono | SGL-Arena en Aŭgsburgo | ||
Kapacito | 30 660 | ||
Prezidanto | Walther Seinsch | ||
Trejnisto | Markus Weinzierl (ekde julio 2012) | ||
Ligo | unua germania ligo de futbalo - Bundesliga | ||
2021/22 | 14-a pozicio | ||
Oficiala retejo | www.fcaugsburg.de | ||
| |||
Fermi
Post kiam la klubo jam komence de la 1970-aj jaroj konkuris en la dua germania ligo de futbalo, ĝi en 2006 ree atingis tiun ligon kaj ekde la sezono 2010/11 unuafoje konkuras en la unua germania ligo de futbalo, germane nomata Bundesliga.